- Ĉapelludo - La celo de la ludo estas meti ĉapelon sur ĉiun literon, kiu bezonas supersignon.
- Ludoj en Esperanto - Multaj ludoj (elŝuteblaj aux ĝavaskriptaj) Esperantigitaj de Miĥail Povorin. Uzeblaj por instruado, cerbotrejnado aŭ simple amuzo. Ligoj al aliaj ludoj.
- Ludo pri liter-padoj - Literpada ludo (boggle game) en Java 1.0 (Reinhard Fössmeier). [Necesas Ĝavo-VM.]
- Pendumito - Ĝavaskripta vortludo. Akiru la softvaron por krei proprajn ludojn.
- Ĝavaskripta Krucenigmo - Programo por krei retajn krucenigmojn.
- Cantr II - Senkosta, reta rolludo. Kreu plurajn rolantojn, kiuj povas fari karieron kiel politikistoj, aferistoj, militistoj, diplomatoj aŭ iun ajn vi povas imagi. Praktiku Esperanton ludante.
- Random Software - Komerca paĝo pri lud-softvaro.
- Vortaris - Komputila lingvoludo, kiu similas al Tetris. [Vindozo, DOS, Linukso]
- Stelo - Ludo kun verda stelo kiel ĉefrolulo. Oni devas promeni kaj salti por preni poentojn kaj mortigi malamikojn. [Vindozo]
- Skrablo - Ludu skrablon en la interreto kontraŭ aliaj esperantistoj.
- Esperanto en Metaversoj - Pri la uzo de Esperanto en virtualaj realecoj, ekzemple ĉe "Dua Vivo" ("Second Life").
- Ludoj por trejni cerbon - Diversaj enretaj tabulludoj, simuliloj, atentludoj kaj priskriboj pri ludoj.
- Ŝiparestro - Trovu ŝipojn en vasta maro.
- Samopiniuloj - Ĉiutage aperas nova vorto kaj vi devas trovi 8 vortojn, kiuj rilatas al tiu vorto sed kiuj ne enhavas saman radikon.
- Litertriso - Esperanta vortludo. Liter-brikoj falas de la supro kaj amasiĝas. La celo de la ludo estas eviti, ke la brikamaso atingu la supron de la ludejo.
- Pepere - Adresaro de enretaj ludoj. La priskriboj estas plejmulte ne en Esperanto, sed oni povas helpi tiun situacion per sendi tradukojn.
- Ludejo de esperanto.com - Trovu vortojn (Esperantajn aŭ anglajn) en kvadrato plej eble rapide!
- Brainking.com - Interreta ludservilo por ĉiu. Ludu ŝakon, damojn, kvin en linio, reversi kaj aliajn bone konatatajn ludojn ĉiutempe kaj kun iu ajn.
- Pacmanio - Ludo bazita sur la malnovaj "Pacman"-ludoj. [Vindozo]